Eksperimento de Robbers Cave: Malkovro de radikoj ĉe tribaj konfliktoj
Estas facile manipuli infanojn ; tiu eksperimento aspektas banala ; 12-jaraj knabetoj nature kverelemas kiel simioj, kaj poste re-amikiĝas kiel disputintaj simioj, evidente !
Verdire, mi ne certas ĉu tiu eksperimento nur eksperimentas pri agresemo kaj re-amikiĝo, re-paciĝo : ĝi ankaŭ estas komprenebla laŭ vid-punkto je "psiko-dramo" dum kiu agresemo kaj amikeco estas kondutoj pli-malpli aktorataj. Se tiu analizo ĝustas, la manipulitoj estas do... ge-Ŝerif, kiuj ne vidis ke la infanoj simple konsentas ludi la agres-ludojn kiujn ili estis instigitaj plenumi, ludoj kiujn ili ludis des pli ĝoje ke en la "groto de ŝtelistoj" (="Robbers Cave") tiaj kondutoj estas normalaj, inverse de ĉe la familia medio de la jaroj 1950.
La plej grava afero estas ke inter-parolo ne solvis la malamikecojn inter la gregoj de infanoj, kiuj eĉ uzis inter-paroladojn por pli severe inter-oponi. Mi opinias ke tio pli rivelas la far-manieron de Ŝerif, ol la psikologion de infanoj : se Ŝerif estus instiginta aŭtentikan inter-paroladojn, aŭ se li estus simple dirinta "Vi similas kiel simioj ; jen ludoj pli interesaj...", certe li estus ankaŭ anstataŭiginta la malpacojn, kaj certe la infanoj estus konsentintaj aktori je paco !
Mi opinias ke, poste, la infanoj deklaris kun ĝojo ke ili tre amuziĝis tie, ke ili estis pli liberaj ol hejme, ke ili multe lernis. Eblas eĉ ke kelkaj el ili ekkonsciis ke ili tamen maltrafis iun eblon : inter-paroli tut-kore kaj responsece, ke la vesterno-filmoj nur misedukas, kaj konsekvence de tiuj stultaĵoj ili lernis konduti pli respekteme, racie, aŭ malpli simie... Eblas, ke iuj el ili poste profesiis kiel edukistoj, eĉ... Esperantistiĝis !