<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<rss version="2.0" xmlns:atom="http://www.w3.org/2005/Atom">
    <channel>
        <title>Persone – Ĉu al paca cel’? (kantotekstfilmeto) [EN/PL subs]</title>
        <link>https://espertubo.eu/videos/watch/9283501c-9cf2-44d6-9d96-bbce9275d0a4</link>
        <description>Kanto de Persone el la albumo «62 minutoj» (1987) Muziko de Bertilo WENNERGREN Teksto de Bertilo WENNERGREN kaj Per Ola AXELSSON Fonto: https://youtu.be/iT9Na5ql6is Kantoteksto laŭ https://bertilow.com/persone/tekstoj/chu_al_paca_cel.html kun malgrandaj ŝanĝoj. Kromaj uzitaj videaĵoj: https://youtu.be/i94QoqvmgrM https://youtu.be/2XlzIzwGksE Teksto: La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ Ĉu al paca cel’? Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs’ kiuj ege kvereladis pri la pac’ Urso timegis pro la beko de la bird’ kaj Aglo teruriĝis pro la ursungeg’ Aglo loĝis alte sur la monta pint’ kaj Urso en profunda kaverneg’ En la spaco regis Aglo super ĉiu bird’ sur la grundo estis reĝo Granda Urs’ Sed kreskis la teruro en la bestetar’ Tiraneco iĝis tre kutima vort’ Ĉiu birdo timis punon de l’ aera reĝ’ La terbestoj suferadis pro la urssubprem’ Oni plendis kaj postulis finon al l’ frenez’ «Mi ne plu povas elteni!», kriis mus’ Estis manifestacioj de la paserar’ «Ne al ungoj kaj al beko kaj batal’!» La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ Ĉu al paca cel’? La reĝoj ekkomprenis ke maturis temp’ por solvado de la fisituaci’ Ili iris por diskuti pri la problemeg’ sur insulo ĉirkaŭita de la mar’ Ĉiu volis ke l’ alia por la trankvilec’ cedu iom de la akro kaj fier’ sed l’ alia ĉiam diris ke necesas ja iomege por protekto de la pac’ Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj tondu for la ungojn de la dekstra pied’ «Tute bone!», diris Urso, «se fortondas vi saman nombron de l’ maldekstra ungegar’» «Sed memoru pri l’ pigino kaj la aĉa peg’!» diris Urso nun en malkontenta ton’ «Ĉu ne ili estas membroj de la birda klan’? Ankaŭ ili devus tondi sin, ĉu ne?» La peg-ungeg’ – protektas vin – atakas min – la pig-timig’ La peg-ungeg’ – protektas vin – atakas min – la pig-timig’ Blekis Aglo kun aplombo: «Tio estas ja por diskuti inter vi kaj tiuj du» La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ Ĉu al paca cel’? La kverelo daŭris tagon sur la mara insulet’ eĉ al la vespera mallumiĝ’ La postuloj de l’ Baleno ne alvenis ĉar la diskuto estis fore de la strand’ Tamen fine estis iom da interkonsent’ Reciproka tondado de ungar’ Sed Urso ekblekegis: «Hej, atendu nun! Estas granda diferenco inter ni!» «Vi ’stas birdo, mi ’stas urso, povas flugi vi dum mi rampas en la polvo de la ter’ Mi postulas ke vi tondu ankaŭ plumojn for Vi ne ŝvebu en la spaco super mi» Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad’ kiu estu garantio kaj protekt’ ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj La diskuto ĉesis en malamikec’ La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ La Urso rampas en la polvo de la ter’ La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel’ Ĉu al paca cel’? Ĉu al paca cel’? –––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––– 100% homfarita – neniuj AI-iloj estis uzitaj por krei ĉi tiun videaĵon.</description>
        <lastBuildDate>Wed, 14 Oct 2026 20:36:46 GMT</lastBuildDate>
        <docs>https://validator.w3.org/feed/docs/rss2.html</docs>
        <generator>PeerTube - https://espertubo.eu</generator>
        <image>
            <title>Persone – Ĉu al paca cel’? (kantotekstfilmeto) [EN/PL subs]</title>
            <url>https://espertubo.eu/lazy-static/avatars/ffed63de-4ac8-47ef-be69-dcd01573bab1.png</url>
            <link>https://espertubo.eu/videos/watch/9283501c-9cf2-44d6-9d96-bbce9275d0a4</link>
        </image>
        <copyright>All rights reserved, unless otherwise specified in the terms specified at https://espertubo.eu/about and potential licenses granted by each content's rightholder.</copyright>
        <atom:link href="https://espertubo.eu/feeds/video-comments.xml?videoId=9283501c-9cf2-44d6-9d96-bbce9275d0a4" rel="self" type="application/rss+xml"/>
    </channel>
</rss>