<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<rss version="2.0" xmlns:atom="http://www.w3.org/2005/Atom">
    <channel>
        <title>Sintezaj muzikoj kaj sinteziloj - 4/6</title>
        <link>https://espertubo.eu/videos/watch/601e5b55-d1a4-4c3f-9c78-a7c0d743124a</link>
        <description>Kiam mi estis infano, aspektis mistera kaj amuza la ĵus aperinta ario « Pop corn » ; adoleskanto, mi ŝatis la novajn sonojn de la jaroj 1970. Ĉirkaŭ 1990 mi aĉetis modernan sintezilon por amuziĝi ; propra-maniere mi spertis son-kreadon kaj ario-kreadon, sen esti lerninta en muziko-kurso. Mi rapide havis respondojn al miaj infanaj demandoj : mi konstatis ke « bela » ario estas konstruebla surbaze de tute hazarde frapitaj klavoj, same pri ritmo, ke arioj estas ŝatataj/neŝatataj pro alkutimiĝoj, ripetoj, pli ol pro « pura beleco », ke sono-koloro, agordoj kaj melodio estas tre ligitaj, ke hard-roko estas facila kaj tamen instrua, ke la son-koloro de ties elektra gitaro estas jam konata de fora tempo, k.c. Tiu pasio daŭris dum kelkaj jaroj ; mi multe lernis, kaj lernis ne nur pri « muzikoj » / « La Muziko ». En 2024, por temi pri sinteziloj kaj muziko okaze de E-ista parol-rondo, mi elkopiis multajn filmetojn el interreto ; mi tre dankas al la retejoj. Jen mia kolekto, en formo de 6 filmoj, kiuj sumas 1 horon ½ de spektado-aŭskultado. Prenu plezuron el ili, des pli ke mi ne enmetis miajn muzikaĵojn ! 𝄞𝄙 1-a :  : « Praaj kaj malnovaj son-sinteziloj. » Sintezaj sonoj estas produkteblaj ne nur elektronike ; elektronikaj sinteziloj jam funkciis antaŭ 100 jaroj ; la unua kino-filmo kun nur sinteza muziko datumas de 1956. 𝄞𝄙 2-a :  : « Muziko konkreta » formiĝis en la jaroj 1950, dank’al magnetofonoj ; Pierre Schaeffer klarigas kiel. Verdire, ĉiuj muzikoj estas « konkretaj » ; en 1889 en Parizo, gamelano impresis Claude Debussy. Progresoj rezultas de renkontiĝoj kun aliaj homoj kaj/aŭ novaj iloj. 𝄞𝄙 3-a :  : « Ĉirkaŭ 1970 : ĉarnira periodo de la nova genro. » Videblas kiel, nature, miksiĝis artistaj kaj teknikaj aspektoj de muziko/muzikiloj ; videblas kiel gejunuloj disvastigis novajn ideojn, viv-modojn ; Walter/Wendy Carlos demonstras la sintezilon Moog ; videblas kvazaŭ-punka koncerto en 1970. 𝄞𝄙 4-a : (la jena filmo) : « Meze de jaroj 1970 : novaj tezoj, ĝis kie ? » Aŭskultu la parolojn de Jean-Michel Jarre, de Vangelis, konstatu kiel la novaj maŝinoj tiam refreŝigas la ideojn pri muziko : kaj praktike, kaj teorie, kaj psikologie, kaj sociologie, kaj metafizike. 𝄞𝄙 5-a :  : « Ek de 1980 : nova epoko por muzikoj. » La novaj son-teknikoj estas nun ĝenerale uzataj ; ne-normalus ne uzi ilin. Plie — krom la komerco je diskoj-kasedoj — ek de tiam muziko kuniĝas kun aliaj novaj artoj : video-televido, scenaj impresaj lum-efektoj, sintezaj bildoj. Menciindas ke la lasta muzikisto de tiu parto estas E-isto ! 𝄞𝄙 6-a : [Parto 6]https://espertubo.eu/w/fTDQ1y1gLc24A2N3vzpZFZ : « Klasika muziko, nun ! » Multaj sintezaj arioj nun aspektas klasikaj. Tiuj klasikaĵoj tamen ne restas senŝanĝe en ties origina formo, ili estas adaptataj, re-novigataj, ili inspiras vivece kun pli de diverso, imago, libero ol la partituroj por klasikaj orkestroj. Praktiku kaj lernu ŝati muzikojn, estas facile kaj edukive !</description>
        <lastBuildDate>Wed, 07 Oct 2026 09:23:20 GMT</lastBuildDate>
        <docs>https://validator.w3.org/feed/docs/rss2.html</docs>
        <generator>PeerTube - https://espertubo.eu</generator>
        <image>
            <title>Sintezaj muzikoj kaj sinteziloj - 4/6</title>
            <url>https://espertubo.eu/lazy-static/avatars/ffed63de-4ac8-47ef-be69-dcd01573bab1.png</url>
            <link>https://espertubo.eu/videos/watch/601e5b55-d1a4-4c3f-9c78-a7c0d743124a</link>
        </image>
        <copyright>All rights reserved, unless otherwise specified in the terms specified at https://espertubo.eu/about and potential licenses granted by each content's rightholder.</copyright>
        <atom:link href="https://espertubo.eu/feeds/video-comments.xml?videoId=601e5b55-d1a4-4c3f-9c78-a7c0d743124a" rel="self" type="application/rss+xml"/>
    </channel>
</rss>